Psalms 132

Kanto de suprenirado.

1Rememoru, ho Eternulo,
Davidon kaj ĉiujn liajn suferojn;
2Ke li ĵuris al la Eternulo,
Kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob:
3Mi ne eniros en la ŝirmejon de mia domo,
Mi ne supreniros sur la liton, pretigitan por mi;
4Mi ne donos dormon al miaj okuloj,
Nek dormeton al miaj palpebroj,
5Ĝis mi trovos lokon por la Eternulo,
Loĝejon por la Potenculo de Jakob.
6Jen ni aŭdis, ke ĝi estas en Efrata;
Ni ĝin trovis sur arbara kampo.
7Ni iru en Lian loĝejon,
Ni kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj.
8Leviĝu, ho Eternulo, en Vian ripozejon,
Vi kaj la kesto de Via potenco.
9Viaj pastroj vestiĝu per justeco,
Kaj Viaj fideluloj triumfu.
10Pro David, Via sklavo,
Ne forturnu la vizaĝon de Via sanktoleito.
11La Eternulo ĵuris al David veron, kaj Li ne dekliniĝos de ĝi:
Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono;
12Se viaj filoj observos Mian interligon kaj Mian leĝon, kiun Mi instruos al ili,
Tiam ankaŭ iliaj filoj eterne sidos sur via trono.
13Ĉar la Eternulo elektis Cionon,
Kaj deziris, ke ĝi estu loĝejo por Li:
14Ĉi tio estas Mia ripozejo por eterne;
Ĉi tie Mi loĝos, ĉar ĝin Mi ekdeziris.
15Ĝian nutraĵon Mi abunde benos,
Ĝiajn malriĉulojn Mi satigos per pano.
16Kaj ĝiajn pastrojn Mi vestos per savo;
Kaj ĝiaj fideluloj ĝojos kaj triumfos.
17Tie Mi elkreskigos kornon al David,
Tie Mi aranĝos lumilon por Mia sanktoleito.
18Liajn malamikojn Mi kovros per honto;
Sed sur li brilos lia krono.
Copyright information for Esperanto